1.2 Ekkomenci - Mallonga historio de Git
Kiel pluraj el la bonaĵoj en la vivo, Git komenciĝis per iom da kreiga detruo kaj granda disputego. La Linux-kerno estas malfermitkoda programaro-projekto kun sufiĉe granda amplekso. Dum la plejparto de la tempo en kiu la Linux-kerno estis prizorgata (1991–2002), oni disdonis ŝanĝojn al la programaro kiel flikaĵoj kaj enarkivigitaj dosieroj. En 2002, la Linux-kerna projekto komencis uzi proprietan DVCS-sistemon nomita BitKeeper.
En 2005 rompiĝis la rilato inter la komunumo, en kiu la Linux-kerno evoluis, kaj la komerco firmao, kiu produktis BitKeeper; oni senvalidigis la senkostan statuson de la ilo. Tio instigis la komunumo, kiu sin prizorgis pri la evoluo de Linux—kaj precipe Linus Torvalds, la kreinto de Linux—krei sian propran ilon, tenante en la menso la lecionojn, kiujn ili lernis, dum ili uzis BitKeeper. Jen kelkaj el la celoj de la nova sistemo:
- Rapideco
- Simpla desegno
- Bona subteno por nelinea konstruado (miloj da paralelaj branĉoj)
- Tute disa sistemo
- La ebleco rendimente trakti grandajn projektojn (kiel la Linux-kerno) koncerne al rapideco kaj datuma grandeco
Nenhum comentário:
Postar um comentário